Soneto pri la leciono
en unu Akvum-Teknikumo
pri Pollando kaj mond-ĥaoso
mi diris kun dolor-patoso
sed komforte antaŭ forumo

ĉefino de kuratorio
foriris tre elrevigita
pri leciono navigita
anstataŭ la moratorio

venis vera horo de pago
mi havis gravan argumenton
"simplan kiel de Lenin penso"

navigis mi poste kun sago
celante mondan firmamenton
por vivo bonega kompenso
Zuriko, la 13an de majo 1997