Soneto inteligenteca
jen malofta okazintaĵo
ĝusta por nomtago Sofia
la saĝa temo familia
inteligent-ara raraĵo

ekzemple en riĉa Svisio
granda sumo de intelekto
kovrita per svis-dialekto
sen la verkista husario

problemoj l' samaj kiel ĉie
distorditaj per moralizo
kaj artifikitaj manie

ne fidi amasan bezonon
malpli klaĉo - pli analizo
en si mem trovi propran konon
Zuriko, la 15an de majo 1997