Soneto je hipokriteco
kiel individualisto
certe mi sentus min tremante
kiam mi portus ignorante
l' ŝildon "mi estas komunisto"

oni devus min tuj aresti
ĉe l' pola limo per agentoj
ĉiuj pasus kun plumpaj sentoj
sed neniu volus protesti

ĉar en nova konstitucio
komunismo estiĝis krimo
pli aĉa ol prostitucio

"elstaru popol' ofendita"
sanktulo - heroo sen timo
silentas rondo hipokrita
Zuriko, la 16an de majo 1997