Soneto kun ĉarm-melopeo
meznokte vekis min malvarmo
foriris mi tuj al ĝardeno
kvankam ne venis Melpomeno
melopee vagis la ĉarmo

sentante varmon de Barbara
mi pensis pri baldaŭa suno
pri roso skribata per runo
pri vino en groto najbara

tuj iu per brua maŝino
komencis falĉi la herbejon
jam ne plaĉis al mi Tiĉino

ni manĝis la fiŝon vendredan
kaj poste vizitis kafejon
finfine la krucvojon tedan
Giumaglio, la 2an de majo 1997