Soneto pri kreo de Dio
Dio kreis landon fabelan
kaj donis la nomon SVISIO
alporte ornamis per ĉio
montaron kaj valon nivelan

karesis miraklajn pejzaĝojn
inter pinoj lasis glaĉerojn
akvumis lagojn kaj riverojn
ĉiele benis avantaĝojn 

tro penis en iu momento
fariĝis kvar zonoj klimataj
kiel sur granda kontinento

mielo kaj lakto nun  fluas
ekstere la lingvoj konataj
fromaĝan bonguston situas
Zuriko, la 20an de majo 1997