Soneto malĉagreniĝanta
sur monto ĉe blanka preĝejo
helroze ekfloris kaŝtanoj
dum sube ripozis teranoj
en tre pitoreska tombejo

realo ĉe morto kaŝiĝas
persono ne estas proprano
de kiam finiĝis malsano
estingiĝis - aĵo neiĝas

sed tamen spirito revenas
impulse al nia konscio
kaj la konsciencon subĝenas

kompato progres-mallongiĝas
memoro pri am-emocio
subombre nun malĉagreniĝas
Zuriko, la 21an de majo 1997