Soneto AMe disvolvita
kun AMO oni faras paktojn
krom perfido en AM' troviĝas
mortinto pro AM' reviviĝas
ĉar mort' perdis AMajn kontaktojn 

AMon oni ne povas plani
ĝi venas premante la gorĝon
foriras lasante la forĝon
ne permesante AMon ĉani

nin mordas tre ofte konfliktoj
per multe tro arda AMado
jen triste iamaj deliktoj

de AMO al AMik-petolo
poste al estima ĝemado
laŭ norma konscienca volo
Zuriko, la 24an de majo 1997