Soneto pri pravecdecidoj
post TEMPO datoj konfuziĝas
sed krome la ordo revenas
malpleno - riĉecon subtenas
valoroj amase ruziĝas

tribunalo neigas leĝojn
laŭ volo de la sakramento
blasfemas sakrul' kun serpento
publiko okupas la seĝojn

humilo kaj konsekvenceco
miksiĝas en unu pensbloko
efektiviĝas etikeco

kaj tamen decidas praveco
ĝis iam venos nova ŝoko
antaŭ fin’ ne rajtas graveco
Zuriko, la 30an de majo 1997