Soneto pri vulpa metodo
en "pol-hel" nova sensacio
kreditoj por poloj grandvoĉe
en banko mi aŭdas riproĉe
motivo por reklamacio

telefono al redakcio
estas miskompreno sinjoro
aranĝu tion kun fervoro
sed ne kun halucinacio

sekretario peĉigita
leterojn dissendas sensence
afero ŝajnas mortigita

trapasas preskaŭ uragano
nuntempo agadas potence
kontraŭe al vulpuma plano
Zuriko, la 4an de majo 1997