Soneto post interparoloj
dum Kristo flugis en ĉielon
kardinal' kun klaŭno parolis
prelato Kristofon ĥoĥolis
donante acidan prunelon

"silentu ŝakaloj hienoj"
"mi scias kie vero kuŝas"
"kiu ŝuldas tiu nin puŝas"
"sango - prezo por pal-mienoj"

"Ukraina Patruj-Armeo"
(patrujo anstataŭ ribeloj)
"banditoj" "anĝeloj de kreo"

tag' post tag' - herooj tumulte
neiĝas - ripozas oreloj
la hunda vivo pasas stulte
Zuriko, la 8an de majo 1997