Soneto pri mistifikantoj
en mondo la liberaluloj
atingas dubuman meriton
en Pollando grandan krediton
ĉar ili ja estas trukuloj

diris al mi iuj ŝerculoj
ke maldekstre staras mizero
kaj dekstre impona prospero
eĉ se ekzistas malriĉuloj

en la menso sidas eraro
ne ĉiuj povas esti riĉaj
laŭ kapitalisma koŝmaro

liberalismon ni apogas
pro ĝiaj promesaj kondiĉoj
sed praktike ĝi nin mensogas
Zuriko, la 1an de junio 1997