Soneto ne tipe dimanĉa
kujava ensemblo folklora
dum meso kaj ankaŭ post meso
prikantis laŭ propra impreso
muziko eksonis fervora

bedaŭrinde ne ĉiuj aŭdis
se iu volas freneziĝi
pli bone en hejmo sidiĝi
publiko bravege aplaŭdis

Barbara atendis tagmanĝe
legomojn kun porka rostaĵo
por gusto ŝi kreis oranĝe

post paŭzo fragetoj en kremo
kaj kafo kun eta kirŝaĵo
ĝis matenmanĝo - sen dilemo
Zuriko, la 15an de junio 1997