Soneto malgaliciiga
adjutant' al Piłsudski diris
"Polio!" - "ne Ĉevistulio
ne Prusujo ne Galicio"
brigadestro responde miris

post okdek jaroj de okazo
oni devas l' frazon ripeti
por la nostalgion forĵeti
sed pro tute alia kaŭzo

por malestimi nian landon
okupanto donis la nomon
"Galizien" - neante demandon

"infero estu paradizo"
perfido havis polan domon
poleco restis maldevizo
Zuriko, la 30an de junio 1997