Soneto pri la plagiato
merkredaj pensoj pri merito
"danĝero ĉe kapitalistoj
pli akra ĉe socialistoj
kaj l' plej facilas la imito"

iu verkist' pri kiu laŭte
obskure fariĝis nestroja
ekestis fine paranoja
la verko agis plagiate

dunivele - supre riĉuloj
malsupre ŝmiritaj proletoj
reĝisor' kaj aŭtor' - fuŝuloj

dum iu ekkriis heŭrekon
okazis neniaj klaĉetoj
proverbe "ne postiru grekon"
Zuriko, la 4an de junio 1997