Soneto en tramo kun bulko
sinjorino eĉ eleganta
kaj mordas en tramo bulketojn
rigardas en fremdajn aktetojn
dum interparol' aroganta 

"mi pardonpetas pro eraro
kareso ne estas hontego"
"ne gravas - diru per kolego
sed iru de mia pubaro"

ni ambaŭ tuj eksilentiĝis
svingante forlasis ŝi tramon
mi preskaŭ en ŝoko hontiĝis

malĝojo kaj malavantaĝo
maleme detruas la famon
inverse braviĝas kuraĝo
Zuriko, la 9an de junio 1997