Soneto rapida nenien
perdita vivo - tem' - tabuo
por unu - disipitaj jaroj
por dua - mondo ĉe altaroj
por tria - malĝusta kongruo

"vivo estas bela" - banale
devizo tamen ne ŝanĝiĝas
nur unufoje ni viviĝas
krom ofte finiĝas brutale

ni ludu kun fajro ne ĉiam
ĉar TEMPO forpasas antaŭen
tial rapidu por neniam

ĉu iun ajn kortuŝas eto
ke iam iu eĉ malgraŭen
mortigis sin per pistoleto
Zuriko, la 1an de julio 1997