Soneto pri la ebla ŝanĝo
riskante la eksperimenton
forgesis mi pri poezio
tradukoj eĉ kun finezio
posedas fremdan elementon

kelkfoje mi ĉion tralegis
la lingvo havas proprajn ecojn
ankaŭ tre mildajn subtilecojn
mi scis krom tio mi pegis

malkovri veron de komenco
tiel kiel mi ĝin ekkonis
sen escepto sen dekadenco

anstataŭ tro longe misii
mi ŝanĝos kion mi misdonis
ne ĉiuj volas ĉion scii
Zuriko, la 10an de julio 1997