Soneto je lingvaj problemoj
"Druĵba" - la ukraina ŝipo
de l' Gdańska Lenin-Ŝipfarejo
restas la rusa parolejo
pro l' kapitano - forta tipo

"ni ne parolas ukraine"
voĉo en l' oficira meso
fregato migras al Odesso
trafante iom malrutine

la mara pilot-libro anglas
entute fremda dimensio
ĉar skipo lingve malkapablas

efektiveco ja dependas
de plena komunik-versio
nekomprenebla lingvo plendas
Zuriko, la 11an de julio 1997