Soneto kun roza odoro
kvindek naŭ rozojn kun fervoro
al mi ĵetis tempo noktmeze
rapide eĉ preskaŭ freneze
forpasis kun roza odoro

donace skatol' kun abeloj
kaj konko per or' katenita
iam en Cejlono trovita
ankaŭ teo kun herbaj ŝeloj

vespere tri radi-versetoj
mokantoj de l' frosta kunsido
glacion ĵetis al poetoj

alvokis muzikist' elstara
kaj diris ion pri perfido
pri ĝia graveco koŝmara
Zuriko, la 18an de julio 1997