Soneto kun antaŭa timo
je sano de Juli-Polio
dronanta en fia inundo
"iom humile en profundo"
"sopir' por popol-idilio"

socialismon vi konstruis
kaj nun pri vi mem ne memoras
anstataŭ "NI" - "MI" nun fetoras
komunan kreaĵon detruis

la bongusto frosta torente
fornaĝis por la ĝusthaltigo
timegas mi antaŭmomente

ĉe "Jungfrau-Virgulino" preĝo
kvankam venis jam kompatigo
mi daŭre timas pro ŝtat-leĝo
Trachsellauenen, la 22an de julio 1997