Soneto je bibliaj saĝoj
Biblion ni devas meriti
same Malnovan kiel Novan
prenante mezuron nunpovan
kaj tute alie emiti

per taskoj de multaj jarcentoj
profetoj nunaj certe saĝas
sed ĉu sufiĉe avantaĝas
future kontraŭ konkurentoj

pro tio ni kredu iamajn
adaptu ilin al ni nunaj
akceptu ankaŭ homojn famajn

ĉar saĝo ne estas hazardo
scioj ne ĉiuj oportunaj
humilo - laŭ dia rigardo
Zuriko, la 3an de julio 1997