Soneto pri burokratio
responde de l' pola konsulo
post konversaciaj cert-veroj
kun ministr' pri ekster-aferoj
mi restas senpacienculo

jen fraz' de l' perant' de ministro
"ni vin pasporton ne eldonas
ĉar vi atestilon bezonas 
pri via ekzista registro"

mi loĝis kiel en hotelo
iu ĉiam krajonon donis
pasport-numero - vetur-celo

ŝtelisto forprenis numeron
burokrato min ne ekkonis
malesper' subskribas paperon
Zuriko, la 4an de julio 1997