Soneto pri grogo por trogo
ministro plagas ĉefministron
(ne estas pripensiga tondo
en la civilizita mondo)
li aranĝas la profit-distron

sen partopreno de burĝanoj
funkcias socia neŭrozo
ĉar forgesante pri prognozo
vi prenas ĉion de profanoj

la postpostul(t)aĉa domeno
la moŝtulo preparis grogon
arbare sur l' ŝtata tereno

senzorge eviti klopodon
nur tiu atingos la trogon
kiu uzas ruzan metodon
Zuriko, la 13an de aŭgusto 1997