Soneto pri febla memoro
infanoj neniam rakontas
ke tiuj kiuj ilin ĵetis
en gason neniam ja petis
pardonon kaj neniam hontas

en parlamento pompaj voĉoj
"ni zorgu pri nia justeco
sed ne komuna respondeco"
mortintoj aŭdas sen riproĉoj

por Janusz Korczak estas loko
en Plej Supera Altarego
simbolo de l' tuta epoko

daŭre homo homon mortigas
kaj konscienco sen hontego
memoron pri murdoj forigas
Zuriko, la 5an de aŭgusto 1997