Soneto por forĵeti maskon
"vi skribu" - diras eldonisto
"ne grandan libron sed petilon"
li trovis suspektindan stilon
mi ja estas aventuristo

por la kunveno kun verkisto 
invitu tutan familion
amiko eĉ perdis folion
tamen restas protagonisto

mi sendos al bordo la venĝon
l' artikoleton al gazeto
kaj poste al Dio la preĝon

por ke mi trovu al mi taskon
kiun enhavos la pamfleto
dumserve forĵetos mi maskon
Zuriko, la 8an de aŭgusto 1997