Soneto pri germanigado
ĉu iun ajn kortuŝas RODŁO
"Polio estas la patrino
ne diru malbone pri ino"
sur l' karto flugas agla noblo

nun idoj ne poloj tiamaj
serĉadas ligon kun ŝaf-hundo
mensogas ĉiujn ĝis profundo
per naskaj atestoj malsamaj

de Pollando ili foriras
germanan lingvon ne konante
"me germin me ni poli" - diras

ilin germanoj traktas fie
ĉar ili fremdiĝas ĝemante
humilo agas sed alie
Zuriko, la 1an de septembro 1997