Soneto pri germanpolico
senzorge min ili katenis
sentante pistolon ĉe kapo
travivis mi ŝokon (kun frapo)
proceson mi venke eltenis

pro tiuj ĉi leĝ-ignorantoj
per stult-policist-mentaleco
tre ofte kun troafableco
doloras senŝuldaj riskantoj

"Grüss Gott" aŭ "Saluton al Dio"
ridetis per kaŝa suspekto
kaj preĝis je prava socio

konkludo post longa disputo
justeco ne sed nur efekto
min konis ja tiu ĉi bruto
Zuriko, la 11an de septembro 1997