Soneto pri supraj decidoj
mortas laŭ la dia justeco
ankaŭ la ministro pri sano
piulo kaj kruda profano
gvidanto de "Solidareco"

en Siberio loĝas homoj
ili estas siberianoj
kaj vivas sur grandaj savanoj
en tajgo en la lignaj domoj

kie venas sortoj al limoj
decidas tiu la plej supre
kaj ĉe ni restadas la timoj

perdiĝis inter komputiloj
berlinaj memoraĵoj - kupre
verdigras mitoj sen utiloj
Zuriko, la 17an de septembro 1997