Soneto pri simpla vendado
anoncis sin la ELDONISTO
mi lin akceptos koka-kole
kun pan' kaj salo se petole
alportos kontrakton savisto

bedaŭre li donis promesojn
pri kiuj mi jam ofte aŭdis
neniam mi tion aplaŭdis
sen mono mi neis permesojn

mi konas tiun historion
per kupro li ja ne odoras
senpage mi donas nenion

rigardu - jen miaj poemoj
mi vendas ilin kaj doloras
se vi forgesas pri dilemoj
Zuriko, la 2an de septembro 1997