Soneto pri la nova homo
mi sentas ke naskiĝos homo
l' tria nepino aŭ l' dua nep'
se estos artisto kiel Hepp
ĉu taŭge eksonos la nomo

ni kantos kune kanzoneton
pri avo malriĉa kaj sola
pri kato kaj muso petola
pri rana salto en puteton

se nepo certe Aleksandro
kiel Makedona aŭ Granda
ne la kakto sed l' oleandro

ina nomo jam okupita
kiel konko zum-propaganda
ankaŭ sankta - nekomprenita
Zuriko, la 21an de septembro 1997