Soneto pri la dankotago
oni elpensis DANKOTAGON
disdonis multajn dankajn rozojn
farante dank-mieno-pozojn
Amoro sendis dankosagon

danko al Dio ke min kreis
dank' al Barbara ke min havas
danko al Baĥo ke min lavas
dank' al diablo ke pereis

alvokis najbaro - aktoro
do mi tre afable dankegis
sed mi ne povis... ĉar mi legis

alvokis gazet-redaktoro
mi dankis kiel mi nur konis
sed intervjuon mi ne donis
Zuriko, la 25an de septembro 1997