Soneto je virina sano
mi sentas ke ni pliaĝiĝas
Barbara tro multe laboras
kaj tial genue doloras
en teatro ni mallaciĝas

"du damoj kun birdo" - feliĉe
li ne flugas supertegmente
sed "koglon mogligas" momente
"koglon moglon" faras pastiĉe

Maŝa Kaléko - poetino
ŝiaj poemoj profundiĝis
per sorto konvinkis virino

mi iomete malvarmumis
spektaklo froste konkretiĝis
je l' sano vinon mi gustumis
Zuriko, la 27an de septembro 1997