Soneto kun grava demando
homoj sentiĝas kondamnitaj
(en Asizo ne ĉiuj dormis
dum tima tertremo malnormis)
aliloke tute perditaj

kiu ilin kondamnis morte
natur-hazardo aŭ grandpovo
kiu formis homon por movo
kaj nun ne bezonas lin sorte

eble Dio fermis okulon
diablo kovris triangulon
piloto ekvidis makulon

ĉu sankta Francisko ĉiele
por birdoj agis tro miele
kaj homojn kurtenis mantele
Zuriko, la 30an de septembro 1997