Soneto de nupto al nupto
ekludis katedral-orgenoj
edziĝo en "bon-asocio"
nupto en ŝip-restoracio
lastan valson tondrigis ĝenoj

solena en riĉa fremdio
ŝi el Turingio fabela
li el Zuriko ankaŭ bela
esperplena pro iluzio

ambaŭ post tiu granda festo
tiel longe ludos kun vivo
ĝis kiam alvenos tempesto

la helikoptero senbrue
traflugis laŭ morta kursivo
tranĉante la arbon detrue
Zuriko, la 6an de septembro 1997