Soneto pri aroganteco
barbaroj ŝatas detruiĝon 
pro tio disbatas vitrinojn 
sklavece pritraktas virinojn 
al povo cedante prestiĝon 

deziroj signifas nenion 
espero perforte silentas 
konstantan minacon ĝi sentas 
feliĉo konas agonion 

ni volas sed tiu ĉi volo 
estas komenco ankaŭ fino 
ŝanĝita ofte al petolo 

"Dio mortigu malamikon"
tro multe da adrenalino 
krio subtenas akustikon
Zuriko, la 1an de januaro 1998