Soneto pri unu konkordo
"Zgoda" signifas la konkordon 
oni diras ke l' asocion 
fondis Piłsudski - tiun scion 
ni ĵetu en inform-misordon 

simila estas la fabelo 
ke Lenin estis dadaisto 
poste revolucionisto 
jen vero en nigra tunelo 

la ambaŭ leftaj kamaradoj 
flegis reciprokajn kontaktojn 
kompreneble je supraj gradoj 

Lenin fariĝis komunisto 
(ni bone konas tiujn faktojn) 
kaj Piłsudski ŝtatrenversisto
Zuriko, la 12an de januaro 1998