Soneto kun papo en Kubo
la mondo rigardis - li sciis 
nervoze li tuŝis kolumon 
kaj glatis parolan volumon 
Fidel Castro revoluciis 

papo venis - Fidel parolis 
kiel ĉiam provis konvinki 
la gaston por tion eltrinki 
kion li antaŭe abolis 

Sankta Patro inter la frazoj 
diris al piaj gekubanoj 
pri la liberecaj okazoj 

kaj donis por ili kuraĝon 
por batalo kontraŭ satanoj 
kiuj sentis tiun damaĝon
Zurych, la 22an de januaro 1998