Soneto pri temo aŭdita
oni skoldis reĝisorinon 
ĉar ŝi bonan temon elektis 
sed ŝancon je tio neglektis 
trotaksante propran rutinon 

tiu filmo min ne timigas 
mi televidon ne rigardas  
ĉar mian liberon mi hardas 
bela naturo min instigas 

demando - ĉu en tiu temo 
sendepende de sovaĝeco 
troviĝas humana dilemo? 

iam ŝin ĉikanis junuloj 
kaj kiam venis libereco 
problemon ŝanĝis amantuloj
Zuriko, la 28an de januaro 1998