Soneto je arto nulhora
renkontis mi HoCon kun Heinke 
survoje kaj venis artaĵoj 
similaj al la nulhoraĵoj 
afero finiĝis konjake 

Hans Christian pentris bildan fonon
mi skribis sur bildoj poemojn 
prenante esperantajn temojn 
ĉar mi donis tiun proponon 

mi skribos denove sur tolo 
pri la enhavo de hepato 
kun kverelo aŭ kun petolo 

stagno gvidas nin al marasmo 
se vi revas pri ornampato 
vi fritas sen entuziasmo
Zuriko, la 29an de januaro 1998