Soneto kontraŭ malvarmumo
kapo zumas per febro blovas 
mi ne povas skribi nek legi 
la edzino volas min flegi 
sed ŝi sanigi min ne povas 

kaj krome tio falas ĉio 
ankaŭ ligo kun interreto 
mi nun saniĝas per soneto 
plena de halucinacio 

LOT ne scias je kiu horo 
mi povas flugi al sanejo 
mi devas resti en loĝejo 

eble la oranĝa majoro 
transportos min al sanulejo 
sed mi ne volas pro neĝejo
Zuriko, la 30an de januaro 1998