Soneto - sen nazo por mono
Bert venis bedaŭre ebria
por trinki nur akvon ricevis 
malgraŭ li ja pri vino revis 
ekestis stato averia 

interparolo longe daŭris 
ĉar li havis esprimproblemojn 
tamen priparolis ni temojn 
kiujn ni antaŭe restaŭris 

"poezia koncerto" - grundo 
por financa deklaracio 
je kroma ornama abundo 

nur naŭdek naŭ milojn da frankoj 
bezonas ni sen emocio 
paperon li portos al bankoj
Zuriko, la 9an de januaro 1998