Soneto pri mezuromanko
grandecoj estas mezureblaj 
eĉ se ni ne trovas mezuron 
kiel mezuri kredsekuron 
certe ne per spiritoj feblaj 

kiel sankta ingredienco 
staras super ĉiu grandeco 
certe antaŭ dia justeco? 
veron malkovras pacienco 

estas iu kiu superas 
antaŭ ĉio kio normala 
kaj je tio homoj esperas 

postmorte estos kun ni ĉiam 
per lia forto ideala 
homaro lasos lin neniam 
Como, la 16an de oktobro 1998