Soneto kontraŭ futbalado
sur stadiono en Krakovo 
bandito vundigas italon 
tranĉile farante skandalon 
kaj polico restas sen povo 

estas multaj similaj kazoj 
futbalaj agantoj silentas 
simile al banditoj sentas 
"bagatelo" - falas en frazoj 

mi ŝatas Krakovon kaj same 
gekrakovanojn sed brutalon 
mi devas pritrakti malame 

ĉiuj vidas kaj ne kontraŭas 
kaj mi malpermesus futbalon 
ruzeco honton anstataŭas 
Zuriko, la 22an de oktobro 1998