Soneto kun unu hungaro
kvardek du jarojn estas multe 
libero fariĝis amara 
iama movo kontraŭstara 
nun ne ĉiam aspektas kulte 

herooj ne estas troveblaj 
ĉar ili forlasis patrion 
kaj poste jam faris nenion 
patriotoj fariĝis feblaj 

István Mórocz estas pentristo 
jam denaska ankaŭ babili 
li scipovas kiel sorĉisto 

li memoras insurekcion 
sed pri ĝi li volas trankvili 
dampi heroan emocion 
Zuriko, la 23an de oktobro 1998