Soneto - Poeta Invado
en Brzeg la urbo en Pollando 
Invado de Poetoj iĝas 
tiel la movado nomiĝas 
invadis multpoeta bando 

la loko estis interesa 
delonge pro bona eduko 
kaj kiam estos en Brzeg UKo 
ankaŭ kun invado ekscesa? 

laŭ lastaj informoj amikaj  
mankas la preciza difino
ĉu poetoj estas hektikaj 

oni aŭdas pri manifestoj 
kaj deklaroj ĉe la kulmino 
sed ĉu estas poetaj festoj?
Zuriko, la 24an de oktobro 1998