Soneto pri strata artago
maŝino teknike malbona 
sed signojn oni  povas vidi 
iri kuri stari kaj sidi 
la ideo ŝajnas impona 

artagadon formas la strato 
nervozigas aŭ fascinigas 
piulon pekulo instigas 
por feliĉo ankaŭ por fato 

poezio ne estas kulto 
sed parto de balaaĵaro 
en simbiozo kun tumulto 

tamen iu haltas rigardas 
ridas ne pensas pri eraro 
sed zorge siajn pensojn kardas 
Zuriko, la 27an de oktobro 1998