Soneto de librofoiro
librofoiro en Frankfurto 
ie mian libron eksponas 
ĝi en aliaj libroj dronas 
aŭ perdiĝas en standojurto 

kiel sur maro - la principo 
verda-verda kaj ruĝa-ruĝa  
verda-ruĝa - ordeno fuĝa 
ĉar danĝere navigas ŝipo 

ĉiu velnavigisto scias 
pri signifoj de lumkoloroj 
pro kiuj ofte emocias 

volumo TEMPO inter ondoj 
kiel jaĥto en ŝtorm-memoroj 
navigas proksime de grondoj 
Zuriko, la 8an de oktobro 1998