Soneto por memora tago
telefonon neniu aŭdas 
ĉar ĉiuj estas sur tombejo 
aŭ ĉe altaro en preĝejo 
kaj preĝo kun pluveto plaŭdas 

senco de la festo troviĝas 
en nia velkanta memoro 
de kiu devenas la moro 
homoj konscience vertiĝas 

familiaj tombaj kongresoj 
multnombraj sed ĉiam malplenaj 
ne okazas pro interesoj 

tiuj festoj ankoraŭ estas 
nur inter socioj konvenaj 
kiuj kun morto kune festas 


Zuriko, la 1an de novembro 1998