Soneto sonda - kio poste?
en la germana parlamento 
oni batalas ne per manoj 
sed per vortoj ĉar la germanoj 
lastatempe agas kun sento 

tro multe da fortaj akuzoj 
kaj tro malmulte da enhavoj 
anstataŭ plendoj nur papavoj 
ruĝas apud verdaj rifuzoj 

dum dekstruloj manojn premtordas 
ekstremaj leftuloj karesas 
aŭ eĉ liberalulojn mordas 

"batu per serpo kaj martelo 
kontraŭulojn kiuj nur jesas!"
sed kio poste?... ĉu ĉielo? 
Zuriko, la 10an de novembro 1998