Soneto kun paŝtista saĝo
liberalulo kantis himnon 
en preĝejo - ago suspekta 
ĉu pro la kampanjo elekta 
sed li ja ne konas latinon 

li venis al ora altaro 
por postiri Jesuon Kriston 
ne ŝatante liberaliston 
perpiede iras tra maro 

Pilato sur la dekstra flanko 
estis ĝuste liberalulo 
li Kriston punigis pro manko 

mizera Paŝtisto ne havis 
monon laŭ Pilata postulo 
suferis dum homaron savis 
Zuriko, la 12an de novembro 1998